Xi alparolos Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-09 18:33:03     Redaktoro:Yu

Altranga oficialulo diris ĵaŭde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prelegos en la malferma ceremonio de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kiu okazos la 15an de majo en Pekino.

Xu Lin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, anoncis tion en gazetara konferenco. Xu diris, ke reprezentantoj de 47 aziaj landoj kaj aliaj landoj ekster la regiono partoprenos en la okazaĵo.

Sub la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco", la konferenco inkluzivas bonvenigan vespermanĝon, malferman ceremonion, temajn forumojn, Azian kulturan Karnavalon kaj Azian Civilizacian Semajnon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin