Novaĵoj (Majo 09)

(GMT+08:00) 2019-05-10 16:34:28     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas lojalecon, kompetentecon kaj disciplinon de la polico; Usono anoncas sankciojn kontraŭ metalaj sektoroj de Irano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping emfazis en nacia konferenco pri publika sekureco la bezonon plialtigi la politikan lojalecon de la polica forto, plifortigi ilin per reformo kaj teknologio, kaj administri ilin per strikta disciplino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la polico devas plenumi la devojn kaj taskojn de la nova epoko, kiujn donis la partio kaj la popolo al ili. Li aldonis, ke la polico devas garantii, ke homoj havos pli fortan senton de sekureco, kaj krei sekuran kaj stabilan politikan kaj socian medion por certigi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud merkrede.

Xi diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj rigardas Saud-Arabion kiel gravan kunlaboran partneron en komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Xi diris, ke li kaj reĝo Salman en la lastaj jaroj sukcese interŝanĝis ŝtatajn vizitojn, kio gvidis la ĉiuflankan kaj rapidan kreskon de la rilatoj inter la du landoj. Ĉinio aprezas la objektivan kaj justan sintenon de Saud-Arabio pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio. La ĉina flanko firme apogas la klopodojn faritajn de Saud-Arabio por protekto de suvereneco, sekureco kaj stabileco de la lando, kaj subtenas Saud-Arabion akceli ekonomian transformiĝon kaj realigi pli grandan disvolviĝon. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Saud-Arabio por plifortigi la sinergion inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Saud-Arabia Vizio 2030, kaj intensigi duflankan praktikan kunlaboron en energio kaj aliaj kampoj. Ĉinio aprezas la pozitivajn klopodojn faritajn de Saud-Arabio por akcelado de rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj inter Ĉinio kaj islamaj landoj.

Salman gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj diris, ke li kredas, ke Ĉinio ludos gravan rolon en akcelado de internaciaj disvolvado kaj kunlaboro. Li diris, ke la du landoj sin deidiĉas al nacia disvolvado kaj mondaj paco kaj stabileco. Saud-Arabio donas grandan gravecon al profundigo de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj deziras al Ĉinio akiri pli grandajn atingojn en sia disvolvado.

Ĉinio merkrede esprimis bedaŭron pri la planitaj rimedoj de Usono por altigo de tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj, dirante, ke eskalado de komercaj konfliktoj agas kontraŭ la interesoj de popoloj de ambaŭ landoj kaj la mondo.

La merkreda deklaro diris, ke Ĉinio profunde bedaŭras ĉi tion, kaj estos devigita preni necesajn kontraŭrimedojn, se la usona flanko efektivigos la tarifajn rimedojn.

Usono anoncis merkrede, ke ĝi plialtigos tarifojn de 10% ĝis 25% sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj ekde la 10a de majo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas la Akton pri Tajvana Certigo, kiun lastatempe adoptis la usona Ĉambro de Reprezentantoj kaj postulis seriozan traktadon kun la usona flanko.

Proparolanto Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la akto grave malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Li emfazis, "Ni urĝas la usonan flankon observi la principon pri unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj malhelpi al la usona Kongreso antaŭenigi la leĝprojekton, konvene trakti demandojn koncernajn al Tajvano por eviti gravan damaĝon al ĉina-usona kunlaboro en gravaj kampoj kaj ankaŭ al paco kaj stabileco en la Tajvana Markolo."

Ĉinio esprimis firman oponon kontraŭ ĉia ekstera interveno en la aferojn de Honkongo.

Estis raporto, ke lastatempe, rilata institucio de la usona Kongreso publikigis raporton pri reviziita leĝprojekto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio.

Responde al rilata demando de raportisto, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke la reviziita leĝprojekto Statuto pri Fuĝintaj Krimuloj pliigos la sentemon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono al la politika devigo de la centra registaro.

Geng diris, ke Honkongo estas la speciala administracia regiono de Ĉinio kaj ĝiaj aferoj estas tute ĉinaj internaj aferoj, kaj Ĉinio firme oponas iun ajn intencan eksteran intervenon en la aferojn de Honkongo.

La Blanka Domo anoncis merkrede, ke Usono efektivigas sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano.

Usona prezidento Donald Trump diris en deklaro, "Hodiaŭ mi subskribis administran ordonon efektivigi sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano, la plej grandaj ne-petrolaj fontoj de eksporta enspezo de la reĝimo."

La sankcio konsistigas la freŝan agadon de la usona strategio "maksimuma premo" kontraŭ Irano, kio estas la unu-jara marko de la decido de la registaro de Trump pri retiro el la Irana nuklea interkonsento en majo de la lasta jaro

Post la retiro el la irana nuklea interkonsento, la registaro de Trump daŭre premis Iranon per serio da sankcioj kaj nomumoj, kio estis forte oponata kaj kritikita de Teherano.

Irana prezidento Hassan Rouhani merkrede faris televidan paroladon, anoncante, ke Irano ĉesos plenumi partajn artikolojn de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj ne plu vendos pezan akvon kaj riĉigitan uranion.

Rouhani akcentis en la parolado, ke tio ne signifas la retiron de Irano el la nuklea interkonsento; Irano esperas traktadi ene de 60 tagoj kun aliaj partioj de la interkonsento pri siaj rajtoj kaj interesoj sub la interkonsento, kaj se ĝiaj petegoj ne estos kontentigitaj, ĝi ne plu limigos la abundecon de produktoj de sia urani-riĉiga aktiveco.

Pli frue en tiu tago, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke laŭ la artikoloj 26 kaj 36 de la nuklea interkonsento, Irano rajtas reĝustigi sian efektivigon de la interkonsento laŭ la plenumo de aliaj partioj. Ankaŭ la irana Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco tiutage publikigis deklaron, dirante, ke Irano ne plu komplete efektivigos la nuklean interkonsenton, kaj ĝi petas, ke aliaj partioj subskribintaj la interkonsenton plenumu siajn obligaciojn ene de 60 tagoj precipe por certigi ĝiajn interesojn en la kampoj de petrolo kaj financo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin