Novaĵoj (Majo 10)

(GMT+08:00) 2019-05-10 16:34:10     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alparolos la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj; estroj de la institucioj de UN alvokas konkretajn paŝojn por traktado de klimatŝanĝiĝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Altranga oficialulo diris ĵaŭde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prelegos en la malferma ceremonio de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kiu okazos la 15an de majo en Pekino.

Xu Lin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, anoncis tion en gazetara konferenco. Xu diris, ke reprezentantoj de 47 aziaj landoj kaj aliaj landoj ekster la regiono partoprenos en la okazaĵo.

Sub la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco", la konferenco inkluzivas bonvenigan vespermanĝon, malferman ceremonion, temajn forumojn, Azian Kulturan Karnavalon kaj Azian Civilizacian Semajnon.

Ĉina vicĉefministro Liu He ĵaŭde atingis la usonan ĉefurbon Vaŝingtono por la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, rimarkigis, ke li alvenis kun sincereco, kaj volas racie, malkaŝe kaj sincere interŝanĝi opiniojn kun la usona flanko sub la speciala situacio. Li diris, ke la ĉina flanko opinias, ke plialtigo de tarifoj ne estas rimedo por solvado de demandoj kaj malutilas ne nur al la du flankoj, sed ankaŭ al la tuta mondo.

Ĉina delegacio diris en deklaro vendrede frumatene en Vaŝingtono, ke Ĉinio "profunde bedaŭras", ke Usono plialtigis aldonajn tarifojn de 10% ĝis 25% sur ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

"Ĉinio prenos necesajn kontraŭrimedojn," diris la delegacio, kiu nun estas en Vaŝingtono por la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

La delegacio diris, ke okaze de la nova intertraktado, Ĉinio esperas, ke Usono renkontos Ĉinion duonvoje, kaj ke la du flankoj faros komunajn klopodojn por solvi ekzistantajn problemojn per kunlaboro kaj konsiliĝo.

La varbado de partoprenantoj de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio progresis pli rapide ol tiu por la unua ekspozicio kaj proksimiĝis al la fino. La ekspozicio jam altiris pli ol 250 el la Mondaj 500 Kompanioj kaj industriaj gvidantoj.

Raportisto informiĝis pri tio ĵaŭde en kunsido de alianco de firmaoj aliĝintaj al la ekspozicio. Ĝis nun la nombro de membroj de la alianco jam atingis 68 firmaojn, kiuj postulas proksimume 50 mil kvadratajn metrojn da spaco por sia eksponado.

Ĉina vicministro pri komerco Wang Bingnan esperis, ke la alianco de firmaoj aliĝintaj al la ekspozicio faros konstruemajn proponojn pri industriaj politikoj, malfermo al la ekstero kaj merkataliro.

Ĵaŭde en Ĝenevo, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, malfermis la dutagan sesion de la Estraro de Ĉefadministrantoj de la sistemo, dum kiu la estroj de institucioj de UN subskribis konkretajn paŝojn por traktado de klimatŝanĝiĝo antaŭ la klimata pintkunveno de UN.

En komuna deklaro, la estroj de institucioj de UN diris, ke ili sindevontigos al plifortigo de la reago de siaj organizoj al la bezonoj de membroŝtatoj por redukto de la malfavoraj influoj de klimatŝanĝiĝo.

La deklaro diris, "Ni, la estroj de organizoj de la sistemo de UN, vokas membroŝtatojn plifortigi ambicion kaj preni konkretajn agojn por limigi tutmondan temperaturan kreskon al 1,5 celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo kaj adaptiĝi al la influoj de klimatŝanĝiĝo."

En la deklaro titolita "Komuna Alvoko de la Sistemo de UN al la Klimat-Agada Pintkunveno de la Ĝenerala Sekretario", la estroj de institucioj de UN ankaŭ vokis membroŝtatojn certigi, ke konvenaj adaptiĝaj rimedoj estas prenitaj por protekti popolojn, vivrimedojn kaj ekosistemojn, precipe homojn en tiuj regionoj plej vundeblaj pro la influo de klimatŝanĝiĝo.

Gvidantoj de la membroj de la Eŭropa Unio publikigis deklaracion kun dek promesoj ĵaŭde en neoficiala pintkunveno en la rumana urbo Sibiu, emfazante defendon de unu Eŭropo kaj protekton de internacia ordo bazita sur reguloj.

La gvidantoj akcentis en la deklaracio, ke Eŭropo estos respondeca tutmonda gvidanto kaj klopodos plu kun siaj kunlaboraj partneroj en la tuta mondo por protekti kaj disvolvi internacian ordon bazitan sur reguloj, plene uzi novajn komercajn okazojn kaj kune trakti tutmondajn demandojn pri mediprotekto kaj klimatŝanĝiĝo.

Promesoj menciitaj en la deklaracio inkluzivas, ke ĉiuj membroj de la EU defendos unu Eŭropon, kaj subtenos unu alian en malfacila okazo; ili faros unu voĉon, serĉos komunan solvon kaj protektos plu siajn vivstilon kaj politikan ideon.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini publikigis komunan deklaron kune kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el Britio, Francio kaj Germanio, forte urĝante Iranon plu komplete plenumi la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la nukela demando de Irano. Ili promesis ne preni iun ajn eskaladan rimedon.

La deklaro diris, ke la EU kaj Britio, Francio kaj Germanio rimarkis la merkredan deklaron de Irano pri la nuklea interkonsento, kaj ili plene sin dediĉos al protekto kaj efektivigo de la interkonsento. Ĝi aldonis, ke ili atendas, ke Irano plu observos la nuklean interkonsenton, kaj ke ankaŭ la EU klopodos plu por daŭrigi sian laŭleĝan komercon kun Irano.

Irana prezidento Hassan Rouhani merkrede faris televidan paroladon, anoncante, ke Irano ĉesos plenumi partajn artikolojn de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj ne plu vendos pezan akvon kaj riĉigitan uranion.

La sesa intertraktado inter la afgana grupo Talibano kaj Usono finiĝis ĵaŭde en la katara ĉefurbo Daŭho.

Proparolanto de la politika buroo de Talibano, Suhail Shaheen, diris en socia komunikilo post la intertraktado, ke la du flankoj faris progreson en preparo de projekto de interkonsento por la venonta intertraktado. La du flankoj raportos al siaj estroj kaj okazigos internajn konsiliĝojn antaŭ la venonta intertraktado.

Antaŭ tio, la katara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la intertraktado inter la afgana grupo Talibano kaj Usono komenciĝis en la 2a de majo kaj fokusiĝis pri retiro de fremdlandaj trupoj el Afganio, ne-uzo de la afgana teritorio por agadoj malutilaj al interesoj de Usono kaj aliaj landoj, okazigo de nacia dialogo en Afganio, forĵeto de perforto kaj ampleksa militpaŭzo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin