Estroj de institucioj de UN alvokas konkretajn paŝojn por traktado de klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2019-05-10 13:50:50     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Ĝenevo, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, malfermis la dutagan sesion de la Estraro de Ĉefadministrantoj de la sistemo, dum kiu la estroj de institucioj de la UN subskribis konkretajn paŝojn por traktado de klimatŝanĝiĝo antaŭ la klimata pintkunveno de la UN.

En komuna deklaro, la estroj de institucioj de la UN diris, ke ili sindevontigos al plifortigo de la reago de siaj organizoj al la bezonoj de membroŝtatoj por redukto de la malfavoraj influoj de klimatŝanĝiĝo.

La deklaro diris, "Ni, la estroj de organizoj de la sistemo de la UN, vokas membroŝtatojn plifortigi ambicion kaj preni konkretajn agojn por limigi tutmondan temperaturan kreskon al 1,5 celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo kaj adaptiĝi al la influoj de klimatŝanĝiĝo."

En la deklaro titolita "Komuna Alvoko de la Sistemo de la UN al la Klimat-Agada Pintkunveno de la Ĝnerala Sekretario", la estroj de institucioj de la UN ankaŭ vokis membroŝtatojn certigi, ke konvenaj adaptiĝaj rimedoj estas prenitaj por protekti popolojn, vivrimedojn kaj ekosistemojn, precipe homojn en tiuj regionoj plej vundeblaj pro la influo de klimatŝanĝiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin