Plej alta gvidanto de KDPR gvidis ekzercadon pri bato en okcidenta fronto

(GMT+08:00) 2019-05-10 14:40:27     Redaktoro:Yu

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis vendrede, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), gvidis la ekzercadon de defendaj unuoj de la Korea Popola Armeo en la avangarda regiono kaj en la okcidenta fronto ĵaŭde.

La raporto diris, ke ĉe la komanda posteno, Kim informiĝis pri plano de la ekzercado de diversaj longdistancaj bat-rimedoj kaj ordonis komenci la ekzercadon.

La Komuna Konferenco de Stabestroj de Sud-Koreio diris ĵaŭde, ke du pafaĵoj estis ĵetitaj orienten je ĉirkaŭ la 16a horo kaj 30 minutoj de Sino-ri en la Nord-Pjongana Provinco de la KDPR. Ĝi diris, ke Pjongjango provpafis du mallongdistancajn misilojn, kiuj flugis ĉirkaŭ 420 kilometrojn kaj 270 kilometrojn laŭ taksado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin