Usono malutilas al aliaj kaj vundas sin per bastono de tarifoj

(GMT+08:00) 2019-05-10 18:54:01     Redaktoro:Yu

Je nul-horo kaj 1 minuto vendrede antaŭtagmeze laŭ vaŝingtona tempo, Usono plialtigis aldonajn tarifojn de 10% ĝis 25% sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio tuj respondis, ke ĝi prenos necesajn kontraŭrimedojn.

Estas bedaŭrinde, ke refoje eskaladiĝis la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono. La kaŭzo kuŝas en tio, ke la usona flanko ignoris sincerajn sintenon kaj agadon de Ĉinio, kaj ĉiam serĉas sian unuaecon, tropostulas en intertraktado kaj faris maksimuman premadon kontraŭ Ĉinio. Ĝia konduto fundamente agis kontraŭ la principo de respketo, egaleco kaj reciproka profito por la intertraktado.

Intertraktado estas afero por ambaŭ flankoj. La ĉina flanko montris maksimuman sincerecon per efektivaj agoj kaj faris plejeblon, kaj ankaŭ la usona flanko devas renkonti Ĉinion duonvoje. La ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo jam okazis 10 fojojn, kaj la ĉina flanko sufiĉe konas la artifikojn de Usono, kaj ankaŭ la usona flanko klare scias la principon kaj pozicion de Ĉinio, tio estas, ke Ĉinio ne volas vidi komercan militon, tamen ĝi ne timas komercan militon. Rilate komercajn disputojn kaj konfliktojn, Ĉinio ĉiam volas solvi demandojn en la maniero de kunlaboro, tamen tiu kunlaboro devas esti bazita sur la principo, ke ĝi ne malutilas al naciaj kernaj interesoj kaj popolaj fundamentaj interesoj de Ĉinio.

Usono denove levis la bastonon de tarifoj kun la celo malhelpi la disvolvadon de Ĉinio. Tamen tiu celo neniam estos atingebla. Oni klare vidis, ke en la pasinta pli ol unu jaro, Ĉinio ĉiam dece reagis, kaj la rezisto de ekonomio, socio kaj popol-amasoj de Ĉinio kontraŭ premo rapide fortiĝis. Ĉinio klopodos plu por bone fari siajn aferojn, kaj akceli altkvalitan ekonomian kreskon per pli intensa reformo kaj pli altnivela malfermo, kreante pli da oportunoj por la disvolvado de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin