Malfermiĝis Internacia Forumo pri Trilanda Kunlaboro 2019

(GMT+08:00) 2019-05-10 19:59:02     Redaktoro:Yu

Vendrede en Pekino malfermiĝis Internacia Forumo pri Trilanda Kunlaboro 2019. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris paroladon en la malferma ceremonio.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas ĉe la nova deirpunkto. En la pasintaj 20 jaroj, la triflanka kunlaboro rapide progresis, kontribuante al plialtigo de la bonfarto de popoloj de la tri landoj, konservado de paco kaj stabileco de Azio, kaj akcelado de disvolvado kaj prospero de la mondo. Wang diris, ke el tio estas eltirita la granda inspiro: politika reciproka fido estas stabiligilo; ekonomia kaj komerca kunlaboro estas balasto; pragmata kunlaboro estas movforto; kaj interpopolaj interŝanĝoj estas pozitiva energio. Li aldonis, ke se la tri flankoj unuanime klopodos plu, la kunlaboro estos vivplena kaj havos vastan perspektivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin