Alianco Fabrikmarke Potenciga kun pli ol mil establoj fondiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-05-11 15:54:08     Redaktoro:Xiong

La 10an de majo, okaze de la kvinjariĝo de la grava priparolo de prezidanto Xi Jinping pri "tri ŝanĝiĝoj" rilate al la konstruado de ĉinaj fabrikmarkoj, la Alianco Fabrikmarke Potenciga, al kiu aliĝis pli ol mil establoj, fondiĝis en Pekino, kaj samtempe la soleno de la Alianco Fabrikmarke Potenciga estis startigata.

La Alianco Fabrikmarke Potenciga, komencita de la Ĉina Komunika Grupo, entenas ministeriojn, lokajn registarojn, entreprenojn kun fama fabrikmarko, altlernejojn, sciencajn institutojn, gildojn, fakuloj en diversaj rondoj. La unuopoj nombriĝas je ĉ. 1 200.

Hodiaŭ antaŭ kvin jaroj prezidanto Xi Jinping parolis pri "tri ŝanĝiĝoj" rilate al la konstruado de ĉinaj fabrikmarkoj, kaj la priparolo servas kiel grava observo kaj agogvidilo por la transformiĝo de la ĉina industria strukturo kaj la formo de ĉinaj fabrikmarkoj. En la jaro 2017 la 10a de majo estas difinita kiel "Tago de Ĉinaj Markoj", kio montras la firman volon de Ĉinio praktiki strategion de markoj kaj havas gravan signifon por altigi la markokoncepton de la tuta nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin