La 10an de majo unu ŝipo portanta kontraŭleĝajn enmigrantojn renversiĝis en la orienta maro de Tunizio, kaj almenaŭ 70 homoj dronis.
Laŭ raporto de la tunizia oficiala novaĵagentejo, en tiu tago unu ŝipo portanta kontraŭleĝajn enmigrantojn renversiĝis en la maro 60 kilometrojn oriente for de la haveno Sfax. 70 enmigrantoj dronis kaj 16 saviĝis.
La raporto diras, ke tiuj kontraŭleĝaj enmigrantoj venis el afrikaj landoj sude de Saharo, ili ekvojis de Libio kaj celi al Italio.