Ne rifuzi Huawei, akcepti ĝin

(GMT+08:00) 2019-05-12 20:16:39     Redaktoro:Selena

Nicholas Negroponte, kreinto de media eksperimento de Instituto de Teknologio de Masaĉuseco (MIT), skribis artikolon, dirante, ke la politiko pri telekomuniko devas esti bazita sur objektiva kriterio, sed ne geopolitika medio. Li akcentis, ke Usono devas bonvenigi Huawei anstataŭ rifuzi ĝin, kio povas akceli sekurecon kaj disvolvado de cifereca reto de Usono.

Li diris en la artikolo, ke la ago malpermesi al usonaj kompanioj uzi ĉinajn telekomunikajn ekipaĵoj eble estas bazita sur "nacia urĝa stato" pro speciala minaco, tamen la reala minaco estas, ke la nekonfirmita akuzo kontraŭ Huawei malhelpos al Usono fari pli gravan kaj racian dialogon pri regado de reta danĝero. Cetere tio probable malebligos teknikan kaj ekonomian progreson, kiun Usono devas akiri.

Li akcentis, ke pli bona rimedo estas serioze kaj komplete ekzameni kodon de provizantoj, kiuj celas eniri en la usonan reton. Usono devas labori kun progresintaj teknologiaj kompanioj kaj iliaj esploraj eksperimentoj kaj krei objektivan kriterion en la merkato por altigi pozicion de Usono en la unua vico de tutmonda teknologia kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin