Ĉina Komunika Grupo proponis la dokumentan filmon "Azio: lumo de civilizacio"

(GMT+08:00) 2019-05-12 11:12:20     Redaktoro:Xiong

"Azio: lumo de civilizacio", la altdistingiva dokumenta filmo el tri partoj, ellaborita de la Ĉina Komunika Grupo, estos elsendata de la 12a ĝis la 14a de majo. Tiu filmo, el la evoluo de la homa historio, prezentas la antaŭeniradon de la azia civilizacio, spegulas la historian brilon de Azio en la procezo de la monda historio.

En la 11a de majo respondeculo de la filmo diris, ke "Azio: lumo de civilizacio" rivelas la aperiĝon, stariĝon, maturiĝon, prosperiĝon, interfluon kaj interinfluon de la civilizacio en la regiono Azio.

Tiu filmo tuŝas dudek du landojn kaj regionojn en Azio, inkluzivante la civilizacion de Ĉinio, la civilizacion de la antikva Hindio, la mesopotamian civilizacion, kaj cetere, la historiajn restaĵojn kaj kreaĵojn en la sfero de tiuj civilizacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin