Liu He: Kunlaboro estas ĝusta elekto: absolute ne cedi ĉe gravaj principoj kaj oponi kontraŭ aldono de tarifo

(GMT+08:00) 2019-05-12 11:38:38     Redaktoro:Xiong

La 9an kaj la 10an de majo la 11a ĉina-usona altnivela interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco okazis en Vaŝingtono. Post la interkonsiliĝo Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj kondukanto de la ĉina flanko en la ĉina-usona ekonomia dialogo, diris al amaskomunikiloj, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre gravaj, kaj la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas "balasto" kaj "akcelilo" de la ĉina-usona rilato, kiu koncernas ne nur la du landojn, sed ankaŭ la pacon kaj prosperon de la mondo. Kunlaboro estas unika ĝusta elekto por ambaŭ flankoj, sed en kunlaboro estas principoj, ĉe kiuj Ĉinio absolute ne cedas.

Liu He emfazis, ke ĉi-foje Ĉinio kun sincero venis al Vaŝingtono por interkonsiliĝo kaj faris sinceran kaj konstrueman interŝanĝon kun Usono, kaj la du partioj konsentis daŭrigi interkonsiliĝon. Ĉinio forte oponas kontraŭ la aldono de tarifo fare de Usono, ĉar tio ne utilas al Ĉinio, nek al Usono, nek al la tuta mondo. Ĉinio devigite alprenos necesajn kontraŭrimedojn adekvatajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin