"Honora Tago" de MMO aperis en la Monda Hortikultura Ekspozico de Pekino

(GMT+08:00) 2019-05-12 14:20:25     Redaktoro:Xiong

La 11an de majo la Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 en Pekino alvenigis al si aktivecojn por "Honora Tago" de la Monda Meteorologia Organizaĵo (MMO). En tiu ĉi ekspozicio estas specife aranĝita prezentejo por medio kaj meteorologio, kie koncentriĝas "meteorologio, hortikulturo (medio) kaj vivo (homa)" kaj per tiuj klariĝas la intima rilato inter klimatŝanĝo kaj homa civilizacio.

La prezentejo por medio kaj meteorologio en la Monda Hortikultura Ekspozicio de Pekino estas organizita de la Monda Meteorologia Organizaĵo kaj la Ĉina Meteorologia Buroo kaj asistita de la Pekina Meteorologia Buroo. En la prezentejo sin trovas unu domo (por medio kaj meteorologio), unu ĝardeno (de MMO), unu meteostacio (por observado de la medio kaj meteorologio), kaj unu meteorologia observatorio (por tiu ĉi ekspozicio). Tiuj aktivecoj liveras al vizitantoj ne nur sciojn pri meteorologio kaj medio, sed ankaŭ meteorologiajn informojn aktualajn en la ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin