Ĉinio estas preta por reagi al ĉia defio

(GMT+08:00) 2019-05-13 11:18:44     Redaktoro:Selena
Usono minacis komenci procezon por aldoni 25% tarifojn al produktoj importitaj el Ĉinio kun la valoro de 325 miliardoj da usonaj dolaroj kaj baldaŭ publikigos la liston, sekve de altigo de tarifoj de 10% ĝis 25% sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Samtempe kun tio, la 11a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono finiĝis en Vaŝingtono, kaj ambaŭ flankoj konsentis plu antaŭenigi la konsiliĝon.

Unuflanke levinte komercan bastonon, aliflanke montrante deziron daŭrigi la konsiliĝon, Usono intencas premi Ĉinion per fortaj kaj molaj rimedoj kaj akiri altan prezon dum intertraktado. Se Usono analizas la paroladon de Liu He, ĉina vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la altnivela komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, ĝi devas klare scii, ke Ĉinio havas tri kernajn zorgojn pri la komerca konsiliĝo, t.e. nuligi ĉiujn aldonajn tarifojn, kvanto de komerca aĉetado devas konformi al efektivaj kondiĉoj kaj plibonigi ekvilibron de dokumento. Ĉinio ne cedos pri tiuj principaj demandoj. Tial tiuj ekstremaj premoj de Usono kontraŭ Ĉinio estis kaj estos senefikaj por Ĉinio.

Retrorigardante la komercan konsiliĝon en la pasinta jaro, oni povas trovi, ke ambaŭ flankoj akiris gravan progreson, kompreneble ankoraŭ ekzistis diverĝo. Malgraŭ tio, Ĉinio ĉiam antaŭenigas la konsiliĝon per plej granda sincereco, ĉar Ĉinio klare scias, ke estas neniu gajninto en komerca milito. Kunlaboro estas unika kaj ĝusta elekto por ambaŭ flankoj.

Kompreneble la ĉina ekonomio ne povas eviti pagon de certa premo, tamen la premo estas regata.

Malgraŭ ŝanĝiĝoj en la ekstera mondo, la plej grava afero por Ĉinio estas senĉese profundigi reformon, plivastigi pordmalfermon kaj realigi altnivelan ekonomian disvolvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin