Disvolvi intercivilizacian dialogon estas grava garantio por paca kunekzistado de ĉiuj landoj

(GMT+08:00) 2019-05-13 20:04:09     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 13a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke respekti la diversecon de civilizacioj estas grava antaŭkondiĉo, ĉe kiu la mondaj paco kaj harmonio estas konservataj. Ĉinio okazigos la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, ja kun la espero, ke la brilo kaj ĉarmo de la aziaj civilizacioj sin prezentu plene, tiuj civilizacioj povu esti interŝanĝitaj inter si, kaj ĉiuj aziaj landoj kun malsama kultura fono amike kunlaboru.

La greka prezidento Prokopis Pavlopoulos, kiu baldaŭ venos ĉeesti la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, lastatempe intervjuate diris, ke "la aserto pri civilizacia konflikto" estas grandega eraro. La monda paco dependas de dialogo, interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo inter malsamaj civilizacioj. Grekio kaj Ĉinio ambaŭ estis antikvaj landoj kun brila civilizacio kaj ludis gravan rolon en la akcelo de intercivilizacia dialogo. Al tiu vidpunkto Ĉinio donas altan aprezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin