Ĉinio forte kondamnas teroran atakon kontraŭ hotelo en la haveno Gwadar

(GMT+08:00) 2019-05-13 20:39:18     Redaktoro:Xiong

Rilate al tio, ke la Interkontinenta Hotelo Perlo apud la libera areo de la haveno Gwadar en Pakistano estis terore atakita, en la 13a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kondamnas la teroran atakon kontraŭ la Interkontinenta Hotelo Perlo, esprimas doloran funebron al la viktimoj en la atako kaj sinceran konsolon al la familianoj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

Ĉinio informiĝis el la koncernaj flankoj de Pakistano, ke ĝis nun ne ekzistas raporto pri morto aŭ vundiĝo de ĉina civitano.

La 11an de majo la Interkontinenta Hotelo Perlo, kiu situas apud la libera areo de la haveno Gwadar en Pakistano, estis terore atakita. Iu brigado de la Liberiga Armeo Baloch deklaris sin respondeca pri la atako, asertante, ke la celo de atako estas investantoj de Ĉinio kaj de aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin