Ĉinio decidis plialtigi aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj

(GMT+08:00) 2019-05-13 22:20:13     Redaktoro:Yu
La 9an de majo la usona registaro deklaris plialtigi de 10% ĝis 25% la aldonitajn tarifojn sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj varoj ekde la 10a de majo 2019. Tiu ĉi rimedo eskaladas la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, agas kontraŭ la duflanka konsento pri traktado de komerca konflikto, damaĝas interesojn de ambaŭ flankoj kaj ne konformas al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. La ĉina flanko estas devigita reĝustigi aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj por protekti multflankan komercan sistemon kaj defendi siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.

Laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Eksterlanda Komerco, Regularo de la Ĉina Popola Respubliko pri Importaj kaj Eksportaj Tarifoj kaj la fundamenta principo de internacia leĝo, kaj post la aprobo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, la Komisiono pri Doganaj Tarifoj sub la Ŝtata Konsilio decidis plialtigi la aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj kun la valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 25%, 20% aŭ 10% respektive ekde nul-horo de la 1a de junio 2019, kaj la antaŭe aldonitaj 5-procentaj tarifoj sur iuj usonaj varoj estos plu validaj.

La reĝustigo de la aldonitaj tarifoj estas reago al la unuflankeco kaj komerca protektismo de Usono. Ĉinio esperas, ke la usona flanko revenos al la ĝusta vojo de duflanka ekonomia kaj komerca konsiliĝo, laboros kune kun la ĉina flanko, kaj renkontos la ĉinan flankon duonvoje por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin