Nombro de fremdlandaj entreprenoj investitaj en Germanio kreis novan alton en 2018

(GMT+08:00) 2019-05-13 12:19:00     Redaktoro:邱杰明

La Germana Administracio pri Eksterlanda Komerco raportis dimanĉe, ke la nombro de fremdlandaj entreprenoj investitaj en Germanio en 2018 atingis 2 062, tio estas nova alto.

Laŭ la raporto, usonaj entreprenoj investis 345 projektojn en Germanio en 2018. Tiu nombro okupas la unuan lokon. La dua estas Svisio, kiu investis 229 projektojn. Ĉinio estas la tria per la investo de 188 projektoj.

La raporto diris, ke Ĉinio investis plej multajn projektojn pri komerco, financo, maŝino kaj ekipaĵo.

Eksperto el la Germana Administracio pri Eksterlanda Komerco diris, ke la skalo de la ĉina investado en Germanio iom post iom grandiĝis en la lastaj dek jaroj. De la jaro 2010 ĝis nun, Ĉinio investis pli ol 1 600 verdterajn projektojn en Germanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin