Ne makulu civilizacion, sinjorino Skinner

(GMT+08:00) 2019-05-14 17:25:27     Redaktoro:Xiong

Lastatempe sinjorino Kiron Skinner, direktoro pri politikaj planoj de la usona Ŝtata Departemento, faris sensaciajn eldirojn, supozante, ke la konflikto inter Usono kaj Ĉinio estas "batalo kun iu tute malsama civilizacio kaj neidenta ideologio". Tuj post kiam la diroj estis eligitaj, la usona kaj internacia publikopinioj estis bolantaj. Multaj el la klarvidaj personoj opiniis, ke la vortoj de Skinner estas sensaciaj por eksciti la atenton de la publiko kaj makulas "civilizacion", kio ne nur embarasas la usonajn rondojn politikajn kaj akademiajn, sed ankaŭ lasas la Ŝtatan Departementon ridinda en la internacia komunumo.

Skinner asertis, ke tiu konkuro inter Usono kaj Ĉinio ja reprezentas iun grandegan "civilizacian konflikton". Kiu arogas al si tian eldiron, tiu povas esti nur sentima homo, ĉar li estas senscia. La bazo, sur kiu ŝi staras, estas la teorio "civilizacia konflikto" de Samuel Phillips Huntington, la politikologo de la universitato Havarda. Sed fakte, li pledis por intercivilizacia dialogo, kompreno kaj kunlaboro, kaj laŭ tio la monda ordo stariĝu sur diversecaj civilizacioj, sed ne sur iu sola civilizacio. Sed Skinner prenis pecojn el la teorio por sia intenco. Se ŝi agis ne senscia, nu certe senhonte partia.

Ne ekzistas unika kaj ĝenerala civilizacio, nur tia mondo, kie floras ĉiuj civilizaciaj floroj estas bela. Ĉiu civilizacio nutrata per vivanimo estas la akumuliĝo de la historio kaj la trezoro de la homaro. Dum kelkaj miloj da jaroj la orienta, la okcidenta, kaj la aliaj civilizacioj ĉiam respektas sin reciproke, admiras kaj toleras unu la aliajn, kaj lernas kaj ensorbas unu el la aliaj.

Propre la civilizacio vivas sen konflikto. Kiu ajn, se li volus krei konflikton en la nomo de civilizacio, certe estos forlasita de la homoj, kiuj admiras civilizacion kaj amas pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin