La kurzoj en Novjorko abrupte falis influate de la ĉina-usona komerca konflikto

(GMT+08:00) 2019-05-14 20:33:06     Redaktoro:Xiong

En la pasinta semajno la usona registaro subite deklaris, ke ĝi levis la tarifon de 10% ĝis 25% super la ĉinaj produktoj de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, eksportitaj en Usonon. En la 13a de majo la ŝtata komitato pri tarifoj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro deklaris, ke la ĉi-supre menciita rimedo fare de Usono kaŭzis plian akriĝon de la ĉina-usona komerca konflikto, kaj tio malobservas la komunan ideon solvi komercan disputon per ambaŭflanka intertraktado, damaĝas la dupartiajn interesojn, kaj ne konformas al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. Por defendi la plurflankisme komercan sistemon kaj siajn laŭleĝajn interesojn Ĉinio devigite reĝustigis siajn tarifojn super partaj varoj importitaj el Usono. Influate de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, la indikoj de Dow Jones kaj de Nasdaq Komposite abrupte falis en la 13a de majo laŭ la usona orienta tempo.

Ĉe la malfermiĝo de kvoto la indiko Dow Jones malsupreniris je 443 punktoj, nome falis je 1,7%, dum la indiko Nasdaq Komposite je 187 punktoj, nome je 2,4%. Ĉe la fermiĝo la indiko Dow Jones malsupreniris je 617 punktoj, nome je 2,9%, en tiu tago kaj finiĝis per 25323 punktoj; dum la indiko Nasdaq Komposite falis je 3,4%, kaj tio estas la plej granda falo en unu tago en ĉi jaro.

Nuntempe, ĉiutage la temo pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono okupas ĉefajn lokojn de usonaj komunikiloj, kiuj kroĉiĝas al ekonomio kaj komerco. Ne malmultaj usonaj fakuloj esprimis sian maltrankviliĝon pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, asertante, ke la subita aldono de tarifoj super ĉinaj varoj eksportitaj en Usonon, fare de la usona registaro, ekstreĉis la situacion de la konflikto; se la afero tiel disvolviĝos, tio certe influos la prosperiĝon de la usona ekonomio.

Por respondi al la malfermo de komerca konflikto fare de Usono, Ĉinio jam deklaris je la nula horo en la unua de junio aldoni tarifojn al partaj varoj el Usono valoraj al 60 miliardoj da usonaj dolaroj, respektive je 25%, 20%,10% kaj 5%. Sed Ĉinio esperas, ke Usono revenu al intertraktado kaj interkonsiliĝo, kune kun Ĉinio klopodu por, surbaze de reciproka respekto, kiom eble atingi interkonsenton kontentigan al ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin