Irano eble komplete sin retiros el nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2019-05-14 13:51:14     Redaktoro:Yu

La irana novaĵa televido raportis lunde, ke proparolanto de la Irana Atom-Energia Organizo Behrouz Kamalvandi diris tiutage, ke se la irana nuklea demando estos prezentita al la Sekureca Konsilio de la UN, Irano eble komplete sin retiros el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando.

Kamalvandi diris, ke se ĉiuj rilataj partioj de la nuklea interkonsento prezentos la iranan nuklean demandon al la Sekureca Konsilio, tiu rezulto signifas, ke ne ekzistas plu la nuklea interkonsento, kaj Irano prenos praktikajn rimedojn por defendi la rajtojn kaj interesojn de la popolo kaj nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin