Rusa prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto

(GMT+08:00) 2019-05-14 13:52:53     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde en la rusa urbo Soĉio.

Putin diris, ke rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo estas prioritato en la rusa diplomatio, kaj ke en la lasta monato, li kaj ĉina prezidanto Xi Jinping havis sukcesan renkontiĝon, kaj la du flankoj atingis gravan konsenton pri akcelado de integriĝo de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo. Putin aldonis, ke li atendas junian viziton de Xi al Rusio kaj komunan celebradon de la 70a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-rusaj rilatoj atingis la plej altan nivelon en sia historio, kaj ke dum la restado en Rusio, li kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov faris plenajn politikajn preparojn por la ŝtata vizito de Xi al Rusio en junio. Li kredis, ke pro la komuna klopodo de la du flankoj, la vizito de Xi certe antaŭenpuŝos la duflankajn rilatojn al la nova nivelo kaj malfermos novan epokon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin