Tiel nomata ŝtelo estas pura trompo de Don Quixote

(GMT+08:00) 2019-05-15 21:06:49     Redaktoro:Selena

Lastatempe kelkaj usonaj politikistoj diris, ke Usono estas deponejo, el kiu ĉiuj landoj ŝtelas monon, inkluzive de Ĉinio. La tiel nomata diro ne nur ne havas bazajn ekonomiajn sciojn, sed ankaŭ estas pura trompo de Don Quixote.

Laŭ merkataj regularoj, aĉetantoj kaj vendantoj certe havas komunan gajnon se ili volas fari negocon. La ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono pruvas tion. Dum multaj jaroj, Ĉinio kaj Usono akcelis proprajn ekonomiajn disvolviĝojn kaj plibonigojn de industria strukturo kaj akiris grandegajn ekonomiajn interesojn.

Tamen Usono neglektis tion, kondamnante, ke Ĉinio ŝtelis usonajn teknikojn, postenojn kaj kapitalojn. Usono celas kaŝi sian veran intencon de aldonaj tarifoj per diabligo de Ĉinio.
Ne forgesu, mensogo ĉiam estas mensogo se ĝi ripetu kelkfoje!

Laŭ donitaĵoj, Usono akiris grandegajn interesojn: ekzemple en 2017, la totala sumo de intelekta proprieto pagita de Ĉinio al Usono kalkuliĝis al 7,13 miliardojn da usonaj dolaroj. Cetere la jara vendsumo de usonaj entreprenoj kalkuliĝas al 700 miliardoj da usonaj dolaroj en Ĉinio en ĉiu jaro kun profitoj je pli ol 50 miliardoj da usonaj dolaroj. Usono havas favoran saldon en servokomerco al Ĉinio, inkluzive de turismo, transporto, intelekta proprieto kaj asekuro. Usono okupas proporcion de la ĉina merkato kaj akiris grandegajn profitojn, sed samtempe faris akuzon kontraŭ Ĉinio.

Tial la tile nomata ŝtelo estas pura mensogo, kiu reflektas maltrankvilon de Usono pri ĝia industria kavo kaj ŝaŭma ekonomio. Usona fama ekonomikisto Stephen S. Roach montris, ke tio estas pura mensogo de Don Quixote, en kiu Ĉinio suferas pro la usona kulpo en manko de sufiĉaj deponoj kaj malaltigo de produktiveco. Li diris, ke la koncepto de komuna gajno, sed ne nulsuma ludo estas rimedo por radikale solvi la streĉecon inter Ĉinio kaj Usono.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en la 15a de majo, ke usona komerca protektismo havas iom da influo al la ĉina ekonomio, tamen Ĉinio certe venkos la malfacilon. Li diris, ke de januaro ĝis aprilo de tiu ĉi jaro, la komerca importo kaj eksporto de Ĉinio kreskis je 4,3%, kaj eksporto al EU kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj grandmezure pliiĝis, ĉio ĉi montris, ke Ĉinio sin turas de komerca granda lando al komerca potenca lando. Li aldonis, ke se iu ne volas fari negocon kun Ĉinio, aliaj nature volas plenigi la breĉon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin