Huang Kunming: Fortigi interŝanĝojn kaj referencojn de spertoj kaj akceli komunan disvolvadon de Azio

(GMT+08:00) 2019-05-15 21:28:46     Redaktoro:Ĝoja

Merkrede posttagmeze en Pekino Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri Publika Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis forumon pri spertoj de regado de aziaj landoj kaj donis ĉefteman prelegon. Li substrektis, ke oni devas profundigi interŝanĝojn kaj referencojn de civilizacioj, komune konstrui azian komunumon kun komuna estonto, fortigi interŝanĝojn pri regado de diversaj aziaj landoj, kontribui al diversaj landoj por komuna disvolvado kaj doni pensmotivon por civilizacio kaj progreso de Azio.

Huang Kunming diris, ke en inaŭguro de Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj ĉina prezidanto Xi Jinping donis ĉefteman parolon. En la parolo Xi priskribis la belan perspektivon de Azio en paco, trankvilo, komuna progreso, malfermo kaj fandiĝo, elmetis kvar porpledojn por akceli interŝanĝojn kaj referencojn de civilizacioj en Azio, tributis ĉinan inteligenton al komuna konstruado de la azia komunumo de komuna estonto kaj la komunumo de la komuna homara estonto kaj donis gravan instigon al aziaj landoj por akceli regadon kaj realigi progreson kaj disvolvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin