Salutparolado de Xi Jinping por la Azia Kultura Karnavalo

(GMT+08:00) 2019-05-15 21:53:12     Redaktoro:Xiong

Sinjorinoj, Sinjoroj kaj geamikoj:

Bonan vesperon! En la frua somero la nokta ĉielo vastas senlime. En tia tago, en kiu ĉiuj estaĵoj prosperas, honoraj gastoj, artistoj, gejunuloj venintaj el ĉiuj landoj de Azio kolektiĝas ĉi tie kaj kune celebras feliĉan kaj kulturan feston en la formo de karnavalo. En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo mi esprimas varman bonvenigon al ĉiuj gastoj kaj amikoj.

La ĉinoj, jam de la antikveco, admiras la ideojn: "estimi najbarojn estas la trezoro de la lando", "oni deziras al sia parenco esti bonfarta kaj al sia najbaro esti vive kontenta." La ĉina popolo sincere esperas, ke ĉiuj landoj de Azio restos intimaj unu al alia, helpos inter si; kaj en la marŝado de la mondo antaŭen ni kune kreos pli belan estontecon de Azio kaj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin