Xi Jinping: Fermiĝo certe kondukus civilizacion al dekadenciĝo

(GMT+08:00) 2019-05-15 12:03:18     Redaktoro:Xiao
Xi Jinping montris, ke metabolo estas bezonata de ĉiuj vivaj estaĵoj. Se io ajn forlasus ĝin, la vivo finiĝus, kaj same ankaŭ por civilizacioj. Diversaj civilizacioj konservos viglecon, se estas interŝanĝoj kaj reciproka lernado kun ili. Tamen la procezo devas esti ekvilibra, egala, multflanka kaj multdirektita.

Xi alvokis, ke ĉiuj landoj devu rompi la barieron de kulturaj interŝanĝiĝoj kaj asimili nutraĵon de aliaj civilizacioj. Li montris, Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn inter junuloj, popolaj organizioj, lokoj, mediatoj kaj aliaj rondoj kun aliaj landoj, starigi reton de interŝanĝoj kaj kunlaboro de pensfabrikoj, novigi kunlaboran modelon, puŝi ĉian kunlaboron al profundigo kaj pragmatigo, kaj krei kondiĉojn por la interŝanĝoj kaj reciproka lernado de aziaj civilizacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin