UN bonvenigas grupon Houthi transdoni jemenajn havenojn

(GMT+08:00) 2019-05-15 10:30:38     Redaktoro:Yu

La Komitato pri Rearanĝa Akordigo sub la gvidado de la UN publikigis marde deklaron, bonvenigante la ribelan grupon Houthi transdoni la jemenajn havenojn al la Marborda Gardistaro.

La deklaro diris, ke estro de la Komitato pri Rearanĝa Akordigo, Michael Anker Lollesgaard, tiutage inspektis la tri havenojn Hodeidah, Salif kaj Ras Issa, kaj bonvenigis la transdonon de la havenoj kaj ankaŭ la klopodojn, kuijn Houthi faris por malkonstruado de militaj instalaĵoj ĉe la havenoj.

La deklaro diris ankaŭ, ke rilata laborgrupo de la UN kontrolis la rearanĝon, kaj nun restas multaj laboroj pri la malkonstruado de militaj instalaĵoj.

La deklaro vokis ĉiujn partiojn de Jemeno daŭrigi intertraktadon por komplete efektivigi la Stokholman Interkonsenton, asertante, ke kompleta efektivigo de la interkonsento estas tre grava por restarigo de paco kaj stabileco de Jemeno kaj certigo de la eniro de humanitaraj helpmaterialoj en la landon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin