Novaĵoj (Majo 15)

(GMT+08:00) 2019-05-15 15:34:52     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi prelegis en la malferma ceremonio de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj; Trump neis planon pri sendo de trupoj al Irano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Pekino malfermiĝis la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kun la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco".

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon en la malferma ceremonio. Li diris, ke aziaj civilizacioj verkis brilan ĉapitron en la homa civilizacio. Estante unu el la plej fruaj homaj setlejoj kaj grava naskiĝloko de homa civilizacio, Azio okupas trionon de la tuta tero de la mondo, havas du trionojn de la tutmonda loĝantaro, kaj konsistas el 47 landoj kaj pli ol mil etnogrupoj. La azia popolo faris mirindajn kulturajn atingojn dum la pasintaj miloj da jaroj kaj komencis kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon ekde la frua tempo.

Xi diris, ke perfarado, pulvo, presado, kompaso, kalendaro, filozofio kaj popol-orientita vidpunkto de Ĉinio naskis profundan influon sur la mondon kaj multe akcelis la disvolviĝan procezon de homa civilizacio. Li diris, ke ĉina civilizacio estas malferma sistemo formita dum konstantaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado kun aliaj civilizacioj. En la estonteco Ĉinio certe brakumos la mondon kun pli malferma sinteno kaj kontribuos al la mondo per pli dinamikaj civilizaciaj atingoj.

Xi rimarkigis, ke serĉi amikecon kun najbaroj kaj harmonion kun ĉiuj landoj estas la ĉina maniero de komunikado kun la mondo; profitigi la popolon kaj havigi al ili stabilecon kaj prosperon estas la karakteriza valoro de la ĉina civilizacio; senĉesa reformo kaj novigo, kaj progreso kun la tempo estas la senŝanĝa spirito de la ĉina civilizacio; sekvi regulojn de la naturo kaj unuigi la homaron kaj universon estas la filozofio de ekzistado por la ĉina civilizacio.

Marde en Pekino, prezidanto Xi renkontiĝis kun armena ĉefministro Nikol Pashinyan, kiu estas en Ĉinio por ĉeesti la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Armenio, ambaŭ havantaj longan historion de civilizacio, devas antaŭenigi reciprokan lernadon, kiu servos kiel forta subteno por firmigi longedaŭran amikecon inter la du landoj, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, kaj injekti novan impeton en regionajn kunlaboron kaj disvolvadon. Li diris, ke Ĉinio pretas antaŭenigi duflankan kunlaboron kaj atingi pli efektivajn rezultojn en diversaj kampoj inkluzive de komerco kaj investado, minekspluato, metalfandado, renovigebla energio kaj ankaŭ infrastrukturo. Li aldonis, ke la du flankoj devas fortigi kunlaboron pri kontraŭterorisma batalo, leĝplenumo kaj sekureco, kaj komune batali "tri fortojn" de terorismo, separismo kaj ekstremismo.

Pashinyan diris, ke Armenio traktas duflankajn rilatojn de strategia perspektivo kaj pretas aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke Armenio firme sin devontigos al batalo kontraŭ terorismo.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke Usono ne havas la planon pri grandskala sendo de trupoj al Mez-Oriento, kaj la rilata novaĵo estas malvera.

Ĵurnalo The New York Times citis la parolojn de usonaj oficialuloj lunde, ke aganta ministro pri nacia defendo Patrick Shanahan jam prezentis la planon al la Blanka Domo. La plano rilatas al milita agado kontraŭ Irano. Laŭ la plano, se Irano ataktos la usonan armeon aŭ akcelos la disvolvadon de nukleaj armiloj, Usono sendos apenaŭ 120 000 soldatojn al la mez-orienta regiono.

Trump diris al raportistoj antaŭ ekveturo al la ŝtato Luiziano, ke Usono ne havas la similan planon. La raporto de ĵurnalo estas malvera. Li diris ankaŭ, ke Usono ne volas devigite ellabori tian planon, sed se Usono vere havus la similan planon, ĝi sendos pli da soldatoj.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, marde diris al amaskomunikiloj, ke rusa prezidento Vladimir Putin opiniis, ke la usona politiko pri premado kontraŭ Irano ne povos atingi rezulton.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke Peskov diris, ke Putin kelkfoje diris, ke li ne komprenas la usonan politikon pri premado kontraŭ Irano, opiniante, ke tiu politiko nur povas puŝi iun partion al angulo. Putin diris, ke la moderna historio montris, ke tia agmaniero povas estigi neniun rezulton kaj kondukos la mediaciadon en sakstraton.

La 8an de majo, okaze de la unua datreveno de la deklaro de usona prezidento Donald Trump pri retiro el la irana nuklea interkonsento, irana prezidento Hassan Rouhani anoncis ĉesigi efektivigon de partaj artikoloj de la nuklea interkonsento. Tamen li promesis, ke ĝi ankoraŭ limigos la abundecon de sia riĉigita uranio.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj vizitanta usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris marde en la rusa urbo Soĉio, ke la du landoj pretas ripari rilatojn kaj starigi kunlaboron.

Antaŭ nepublika renkontiĝo kun Pompeo, Putin diris, ke li havis impreson el telefona konversacio kun usona prezidento Donald Trump en la 3a de majo, ke ĉi lasta volas restarigi usona-rusajn rilatojn kaj kune solvi demandojn de komuna zorgo. Li diris, ke la rusa flanko plurfoje diris, ke ankaŭ ili volas plene renormaligi la interrilatojn.

Putin opiniis, ke Rusio kaj Usono havas komunajn interesojn en konservado de strategia ekvilibro, malebligo de disvastigo de amasdetruaj armiloj, traktado de regionaj krizoj, bato al organizita krimo kaj solvado de demandoj pri ekologio kaj malriĉeco, kaj ambaŭ povas kunlabori en stabiligo de la monda energi-merkato.

Putin laŭdis specialan konsiliston de Usono Robert Mueller pro la objektiva enketo, kiu konfirmis la mankon de ĉiuj spuroj de koluzio inter Rusio kaj la nuna usona registaro.

Pompeo diris, ke Usono kaj Rusio havas komunajn interesojn kaj kunhavas demandojn por kunlaboro, kio estas mesaĝo de prezidento Donald Trump al Putin. Li diris ankaŭ, ke Usono kaj Rusio povas kunlabori pri la demandoj de la Korea Duoninsulo kaj Afganio kaj pri strategia dialogo.

La Komitato pri Rearanĝa Akordigo sub la gvidado de la UN publikigis marde deklaron, bonvenigante la ribelan grupon Houthi transdoni la jemenajn havenojn al la Marborda Gardistaro.

La deklaro diris, ke estro de la Komitato pri Rearanĝa Akordigo, Michael Anker Lollesgaard, tiutage inspektis la tri havenojn Hodeidah, Salif kaj Ras Issa, kaj bonvenigis la transdonon de la havenoj kaj ankaŭ la klopodojn, kiujn Houthi faris por malkonstruado de militaj instalaĵoj ĉe la havenoj.

La deklaro diris ankaŭ, ke rilata laborgrupo de la UN kontrolis la rearanĝon, kaj nun restas multaj laboroj pri la malkonstruado de militaj instalaĵoj.

La deklaro vokis ĉiujn partiojn de Jemeno daŭrigi intertraktadon por komplete efektivigi la Stokholman Interkonsenton, asertante, ke kompleta efektivigo de la interkonsento estas tre grava por restarigo de paco kaj stabileco de Jemeno kaj certigo de la eniro de humanitaraj helpmaterialoj en la landon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin