Xi Jinping renkontiĝis kun meminstigaj modeloj kaj avangarduloj helpemaj al handikapuloj

(GMT+08:00) 2019-05-16 17:47:40     Redaktoro:Xiong

La 16an de majo, en Pekino, la sesa tutlanda kongreso por honori meminstigajn modelojn kaj avangardulojn helpemajn al handikapuloj. En la Granda Halo de la Popolo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, afable renkontiĝis kun la kongresanoj, esprimante al ili varman gratulon kaj kuraĝigante, ke ili faru persistajn penojn kaj donu novajn kontribuojn al la afero de la handikapuloj.

En la kongreso 167 "tutlandaj meminstigaj modeloj", 100 "tutlandaj avangardaj kolektivoj helpemaj al handikapuloj", 100 "tutlandaj avangarduloj helpemaj al handikapuloj", 100 "handikapulaj familioj" kaj 33 "avangardaj laborantoj el la sistemo de la handikapulaj federacioj" estis honorataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin