Bannon kaj liaj samspeculoj estas malamikoj de Usono

(GMT+08:00) 2019-05-16 20:51:31     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Steve Bannon, kiu emas krei sensaciajn vortojn, denove pruvis sian ekziston. Tiu alta strategia ekskonsilanto de usona prezidento, post sia elposteniĝo, vagadis ĉie por vendi siajn kliŝojn misfamigante Ĉinion. Li provas sin levi. Nun, kiam la usona registaro ankoraŭfoje svingas la klabon de limimposto kontraŭ Ĉinio, al Bannon ŝajnas, ke la ŝanco finfine venis. Li fabrikis longan artikolon, el ses flankoj senrespondece asertante, ke "Ĉinio jam fariĝis la plej granda malamiko de Usono", kaj instigante, ke lia malnova mastro ne kompromisu en la "ekonomia milito" al Ĉinio.

En la artikolo Bannon riproĉas, ke Ĉinio ĉiam faras la "ekonomian militon" kontraŭ industriaj demokratiaj landoj, sed la fakto estas tio, ke Ĉinio proponis la iniciaton "Zono kaj Vojo", kiu jam estas la plej granda platformo por la tuta planedo kaj la publika produkto plej ŝatata de la tuta mondo. Li diras ankaŭ, ke la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono estas "fundamenta konflikto", instigante al Usono persisti en la limimposta politiko. Evidente liaj vortoj odoras je militemaj ideoj. Krome, li atakas Ĉinion per "ŝtelo", "forrabo" kaj similaj vortoj, kiujn li mem elpensis. Sed la fakto refutas la sensencaĵojn: en 2017 la kvanto de petoj en la intelekta proprieto de Ĉinio, kiel en patento, marko kaj desegno por aspekto de industria produkto, lokis sin la unua en la mondo.

La plej malicaj vortoj de Bannon kuŝas en tio, ke li kondamnas Ĉinion kiel "hegemoniulon de la planedo", kio montras lian hegemonian penson. En la inaŭguro de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping diris: "proksimiĝi al virto, esti afabla al najbaroj kaj akordi kun ĉiuj landoj estas la maniero ĉiam sekvata de la ĉina nacio." En multaj okazoj, ĉu enlande, ĉu eksterlande, prezidanto Xi firme esprimis la starpunkton de Ĉinio: en kian ajn gradon Ĉinio disvolviĝos, ĝi neniam hegemonios, neniam ekspansos, neniam trudos la suferojn iam de ĝi spertitajn al aliaj nacioj. Kaj la koncepto "sortkomunumo de la homaro", prezentita de Xi Jinping, esprimas ĝuste la ideon, ke Ĉinio volas disvolviĝi kun ĉiuj landoj en la mondo. Usonaj politikistoj, kiel Steve Bannon, kiuj sekvas la "privilegion de Usono", malfacile aŭ intence ne komprenas tiujn vortojn el Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin