Xi ĉeestis karnavalon celebrantan diversecon de aziaj civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-16 11:05:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping laŭdis diversecon kaj viglecon de aziaj civilizacioj en grandioza karnavalo okazigita merkrede vespere dum la okazanta Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj en Pekino.

Xi diris tion dum parolado en la malferma ceremonio de la karnavalo. Li rimarkigis, ke aziaj kulturoj montras grandan riĉecon kaj viglecon danke al la diverseco de aziaj civilizacioj. Li diris, "Ĉi-vespere la buntaj floroj de aziaj kulturoj pompe disvolviĝas. Artoj transcendos la limojn de la nacioj, tuŝos la korojn de homoj kaj kunligas iliajn mensojn, montrante al la mondo radian, dinamikan, pacan kaj progreseman Azion."

Li aldonis, ke la ĉina popolo sincere esperas, ke la aziaj landoj helpos unu alian kaj strikte kunlaboros por progresi kun la tuta mondo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin