Xi sendis gratulan leteron al Internacia Konferenco pri Artefarita Intelekto kaj Edukado

(GMT+08:00) 2019-05-16 13:36:22     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Internacia Konferenco pri Artefarita Intelekto kaj Edukado, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi diris en la letero, ke artefarita intelekto kiel grava movforto gvidanta la novan teknologian revolucion kaj industrian transformiĝon, profunde ŝanĝas la manierojn de produktado, ĉiutaga vivo kaj lernado de la homaro kaj puŝas la homaron brakumi la epokon de hom-maŝina kunlaboro, interkampa integriĝo, komuna kreado kaj kundivido. Li akcentis, ke la grava misio de edukado estas kapti la tendencon de disvolvado de artefarita intelekto, direktiĝi al grava trarompo, kaj kulturi grandan nombron da ĉi-rilataj pintklasaj talentuloj kun novigemo kaj spirito de kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por fokusiĝi pri disvolvado de artefarita intelekto, diskuti pri disvolvado kaj novigado de eduko sub la situacio de rapide disvolviĝanta artefarita intelekto, kaj akceli disvolvadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin