Novaĵoj (Majo 16)

(GMT+08:00) 2019-05-16 15:19:27     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ĉeestis karnavalon celebrantan diversecon de aziaj civilizacioj; Ĉina ambasadoro diris, ke nuklea deadmono celanta ne-nukleajn ŝtatojn estas signo de hegemonio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping laŭdis diversecon kaj viglecon de aziaj civilizacioj en grandioza karnavalo okazigita merkrede vespere dum la okazanta Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj en Pekino.

Xi diris tion dum parolado en la malferma ceremonio de la karnavalo. Li rimarkigis, ke aziaj kulturoj montras grandan riĉecon kaj viglecon danke al la diverseco de aziaj civilizacioj. Li diris, "Ĉi-vespere la buntaj floroj de aziaj kulturoj pompe disvolviĝas. Artoj transcendos la limojn de la nacioj, tuŝos la korojn de homoj kaj kunligas iliajn mensojn, montrante al la mondo radian, dinamikan, pacan kaj progreseman Azion." Li aldonis, ke la ĉina popolo sincere esperas, ke la aziaj landoj helpos unu alian kaj strikte kunlaboros por progresi kun la tuta mondo.

Marde en Pekino malfermiĝis la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kun la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco". Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan prelegon sub la titolo "profundigi interŝanĝon kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj kaj konstrui azian komunumon kun komuna estonteco". Fremdlandaj fakuloj kaj erudiciuloj opiniis, ke la prelego de la ĉina prezidanto, kiu eksplikis la gravecon de egala dialogo inter malsamaj civilizacioj, akcelos profundigon de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj, firmigos la humanisman bazon por komuna konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por Azio kaj la homaro kaj inspiros la mondon krei pli belan estontecon.

Ĉinologo B.R. Deepak, profesoro el la hinda Universitato de Jawaharlal Nehru, diris, ke komuna prospero estas ĝenerala atendo de la azia popolo kaj ankaŭ respondeco por ĉiu. La aziaj landoj devas unuiĝi, sekvi la spiriton de malfermo, akceli konektitecon, elimini malriĉecon kaj postiĝintecon kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj civilizacioj.

Lee Cheol-gu, prezidanto de la Sud-korea Muzika Asocio, diris, ke Ĉinio respektas trajtojn de malsamaj civilizacioj, rekonas atingojn akiritajn de ĉiuj civilizacioj; se ĉiuj landoj respektas, rekonas kaj inkluzivas aliajn civilizaciojn kaj serĉas la vojon al komuna prospero, tiu ĉi vojo certe kondukos al la monda paco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Internacia Konferenco pri Artefarita Intelekto kaj Edukado, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi diris en la letero, ke artefarita intelekto kiel grava movforto gvidanta la novan teknologian revolucion kaj industrian transformiĝon, profunde ŝanĝas la manierojn de produktado, ĉiutaga vivo kaj lernado de la homaro kaj puŝas la homaron brakumi la epokon de hom-maŝina kunlaboro, interkampa integriĝo, komuna kreado kaj kundivido. Li akcentis, ke la grava misio de edukado estas kapti la tendencon de disvolvado de artefarita intelekto, direktiĝi al grava trarompo, kaj kulturi grandan nombron da ĉi-rilataj pintklasaj talentuloj kun novigemo kaj spirito de kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por fokusiĝi pri disvolvado de artefarita intelekto, diskuti pri disvolvado kaj novigado de eduko sub la situacio de rapide disvolviĝanta artefarita intelekto, kaj akceli disvolvadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Ĉina ambasadoro pri aferoj de malarmado Li Song diris dum la okazanta Konferenco pri Malarmado en Ĝenevo, ke la nuklea deadmono direktita kontraŭ ne-nuklearmilaj ŝtatoj estas manifesto de hegemonio kaj politiko de forto.

Li faris la rimarkojn marde dum la dua parto de la sesio 2019 de la Konferenco pri Malarmado, kiam diskutoj okazis en neformala okazo pri la demando de nuklea deadmono. La sesio finiĝos la 28an de junio.

Li atentigis, ke la politiko de nuklea deadmono, bazita sur la unua uzo de nukleaj armiloj, mem estas unu el la plej grandaj minacoj al internacia paco kaj sekureco. Li diris, ke la spirito de la pensmaniero de Malvarma Milito ankoraŭ estas en la genoj de iu grava potenco dum ilia pripensado pri nacia sekureca strategio. La serĉado de unuflankeco, akrigo de konkurenco inter grandaj landoj kaj geopolitika rivalado, kaj la serĉado de superabunda milita avantaĝo de koncerna lando plimalbonigis la medion de internacia sekureco.

Dum la sesio, la ambasadoro ripetis la ĉinan nuklean strategion kaj ĝian pozicion pri nuklea malarmado. Li diris, ke Ĉinio firme sekvas la nuklean strategion de memdefendo.

Nederlanda reĝo Willem-Alexander diris merkrede en Hago, ke Nederlando atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas labori kun Ĉinio por akceli kontinuan kaj stabilan disvoladon de duflankaj rilatoj.

La nederlanda reĝo faris la rimarkojn, kiam li akceptis akrediton de ĉina nova ambasadoro al Nederlando Xu Hong. La ĉina ambasadoro diris, ke en la lastaj jaroj prezidanto Xi Jinping kaj reĝo Willem-Alexander interŝanĝis ŝtatajn vizitojn, kio difinis ĉina-nederlandan ampleksan partnerecon de malfermo kaj pragmata kunlaboro kaj subtenis altnivelan disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Xu aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Nederlando por senĉese progresigi la duflankajn rilatojn kaj profitigi popolojn de la du landoj.

Irana ministro pri defendo Amir Khatami diris merkrede, ke la irana armeo estas komplete preta por reagi al eksteraj minacoj.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke Khatami faris la rimarkojn tiutage en kunveno de eksiĝintaj armeanoj en Tehrano. Li diris, ke la irana armeo estas en la plej altnivela milita defensivo kaj estas preta por reagi al diversaj minacoj. Li aldonis, ke malgraŭ la ekstrema malfacilo kaŭze de la sankcioj de Usono, Irano ankoraŭ akiris grandan atingon en la milita kampo, kaj por fortigi la defendan kapablon, Irano rezignis neniun projekton de nacia defendo.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede ĉeestis la Forumon de Pacifikaj Insullandoj en Suvo, la ĉefurbo de Fiĝioj. Li alvokis rapidigi la respondon kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

Guterres diris en la kunveno de dialogo inter gvidantoj kadre de la forumo, ke nur la planoj estas nesufiĉaj por reagi al klimatŝanĝiĝo, kaj nun, la plej grava tasko estas preni rimedojn. La Klimata Konferenco de la Unigintaj Nacioj en Nov-Jorko septembre estos la okazo por ke ĉiuj landoj pli rapide plenumu siajn promesojn.

La gvidantoj diris en komuna deklaro, ke la altigo de la marnivelo kaj ekstrema vetero pro klimatŝanĝiĝo ne nur rekte influas la pacifikan regionon, sed ankaŭ subfosos la disvolvadon de la monda ekonomio kaj kaŭzos nestabilecon kaj konflikton, minacante la tutan mondon sen escepto de iu ajn lando aŭ homo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin