Ĝenerala sekretario de UN alvokis rapidigi la reago al klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2019-05-16 15:33:21     Redaktoro:邱杰明
Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede ĉeestis la Forumon de Pacifikaj Insullandoj en Suvo, la ĉefurbo de Fiĝioj. Li alvokis rapidigi la reago al klimatŝanĝiĝo.

Guterres diris en la kunveno de dialogo inter gvidantoj karde de la forumo, ke nur la planoj estas nesufiĉaj por reagi al klimatŝanĝiĝo, kaj nun, la plej grava tasko estas preni rimedojn. La Klimata Konferenco de la Unigintaj Nacioj en Nov-Jorko septembre estos la okazo por ke ĉiuj landoj pli plenumu siajn promesojn.

La gvidantoj diris en komuna deklaro, ke la altigo de la marnivelon kaj ekstreman veteron pro klimatŝanĝiĝo ne nur rekte influas la pacifikan regionon, sed ankaŭ subfosos la disvolvadon de la monda ekonomio kaj kaŭzos nestabilecon kaj konflikton, minacante la tutan mondon sen escepto de iu ajn lando aŭ homo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin