Ambrozion East-Uestan -----Huaiyang-kuirardo

(GMT+08:00) 2019-05-17 17:18:40     Redaktoro:Shanshan

Estas historie longa kaj enhave profunda la Huaiyang-kuirarto, kiu fontas el kulturoj de ĉinaj provincoj Jiangshu kaj Anhui.

La materialoj por pladoj de Huaiyang estas freŝaj, kaj kuirado estas delikata.

Aparte tranĉado estas alte postulata.

Supo ludas gravan rolon kaj havas gustojn ĉiajn.

Huaiyang-pladoj estas la unue elektitaj por ŝtataj bankedoj.

Hodiaŭ ni prezentos du pladojn de Huaiyang-kuirarto.

Dazhugansi

Dazhugansi estas fama plado de Huaiyang,

kaj ĝi estas ambrozio farita el toŭfuo.

Ni uzas la toŭfuon produktitan en la urbo Yangzhou,

tranĉe pecigas ĝin.

Maksimume ni havas 20 pecojn de toŭfuo dika je unu centimetro.

Poste ni fadenforme tranĉas la pecojn en samajn longojn kaj dikojn.

Ankaŭ aliajn materialojn ni fadenforme tranĉas.

Ŝinko densigas la guston de supo.

Bambuŝoso freŝigas la pladon.

Necesas ankaŭ kokaĵo kaj salikokaĵo por plibongusta plado.

Yangzhou-anoj titolas Dazhu la kuirmanieron unue brogi kaj poste kuiri.

Ni unue brogas la fadenoj de toŭfuo, metas ilin en koka supo,

poste laŭvice aldonas fadenojn de ŝinko, bambuŝoso, kokaĵo, kaj oleon de kokaĵo.

Kuiru ilin kune.

Nun metu la pretajn pladojn en telero, kaj disŝutu la pretajn salikokaĵojn supre. Nun la plado estas finita.

La koloro estas eleganta, gusto freŝa kaj buŝsento milda.

Qingtangyuyuan

La plado Qingtangyuyuan prezentas la plej altnivelan kuirarton pri fiŝo.

Ni tranĉas dorson de fiŝo, prenas blankan fiŝviandon kaj nuligas la ruĝan viandon. Ĉar la plado koloras pure blanka.

Pecigu la fiŝaĵon, purigu ĝin ĝis kiam la koloro blankas.

Metu akvon, tubajlon, zingibron kaj fisaĵon en miksilon por miksi ilin kiel delikataj.

Por plej bona buŝsento ni devas krilri la miksaĵon,

poste ni aldonas akvon, tubajlon, zingibron kaj salon, laŭ unu direkto ni kirlas ilin, kaj poste ni metu ilin en fridujon 20 minutojn por ke fiŝaĵo kaj akvo pli kompakte fandiĝu.

Necesas lerteco por premi la miksaĵon en formon de buleto.

Ni devas rapide metu buletojn en malvarman akvon.

Ni konservas la akvon en la temperaturo de 85 gradoj ĝis 90 gradoj.

Post pacienca kuirado

la pretaj fiŝ-buletoj havas formojn rondajn en akvo, platajn en kulero kaj longajn ĉe feno per bastonetoj.

La buletoj estas freŝaj kaj elastaj.

Ni metas ilin en supon de kokaĵo, nun la plado estas preta.

La plado koloras pure kaj blanke kiel jado.

Supo de kokaĵo estas freŝa.

Kaj fiŝaĵo estas glata kaj bongusta.

Jen la bongustaj Huaiyang-aj pladoj.

Fiŝa viando povas esti buletoj, ankaŭ stekoj. Nun ni prezentu al vi unu tian stekon.

Kuiristo Jiang Yingrong, majstro pri Huaiyang-pladoj

Friti fiŝstekon

Prenu fiŝan viandon

Nuligu ostojn kaj haŭton

Salo kuirvino pipro

Peklu ĝin 15 minutojn

Aldonu farunon de tritiko

Metu ovan likaĵon

Metu panetojn

Fritu ĝin ĝis flaviĝo

Tomata saŭco

Tabasco

Aldonu sukeron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin