La grandaj pandoj Blanknubo kaj Donaceto revenis en sian hejmlandon

(GMT+08:00) 2019-05-20 08:31:14     Redaktoro:Xiong

Matene je la 7a kaj duono en la 16a de majo la granda pando Blanknubo loĝinta en Usono revenis per linioaviadilo en sian hejmlokon Sichuan, de kie ĝi forestis 23 jarojn, kaj Donaceto sekvis la panjon kaj unuafoje metis la piedojn sur la teron, kie ĝia panjo naskiĝis.

Blanknubo estas femala kaj septembre de 1991 naskiĝinta en la Centro de Ĉinio por Konservado kaj Esplorado de Granda Pando. Septembre de 1996 ĝi lokiĝis en la Zoon San Diego en Usono. Donaceto estas maskla kaj julie de 2012 naskiĝis en Usono. Ĝi estas la sesa ido de Blanknubo.

Jen la granda pando Donaceto.

Jen la granda pando Blanknubo.

Donaceto en sia nova loĝejo.

(La fotoj estas faritaj de Xue Yubin, la fotografisto-raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin