Stephen Roach: Usono akceptis eraran rakontadon pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-17 20:08:08     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge Stephen Roach, altranga esploristo de la Instituto Jackson por Terglobaj Aferoj en la Universitato Yale, verkis artikolon, montrante, ke la nuna usona politikrondo akceptis eraran rakontadon rilate al Ĉinio, atribuante ĉion, kio ĝenas Usonon, al Ĉinio.

La 26an de aprilo en la retejo de la ĵurnalo Project Syindicate aperis tiu ĉi artikolo "Erara rakontado de Usono rilate Ĉinion". La artikolo diras, ke la usonaj Respublikanoj kaj Demokratoj formis, tio estas maloftaĵo, komunan ideon ĉe unu grava afero: atribui ĉion, kio ĝenas Usonon, al Ĉinio. Sed obstine preni Ĉinion por minaco al "Usona Revo" alportos seriozajn sekvojn. Tio jam kaŭzis aldonon de limimposto, ĉiam pli kreskantan minacon de sekureco, averton pri nova malvarma milito, kaj eĉ la famon, ke inter Usono kaj Ĉinio eksplodos milita konflikto. Ekzistas fortaj bazoj, kiuj pruvas, ke la nememfida Usono estas konfuzita de la malekvilibro de makroskopa ekonomio kaj timas, ke ĝi retiriĝos de sur la posteno de la monda gvidanto, kaj sekve akceptis eraran rakontadon pri Ĉinio.

La artikolo montras, ke Vaŝingtono estas facilanima en fakto, analizo kaj konkludo, dum la usonaj civitanoj estas tro kredemaj ĉe la akcepto de tiu erara rakontado, kaj ili ignoras tion, ke kiam oni riproĉas alian, oni devas esti objektiva kaj honesta. Sed bedaŭrinde, serĉi propekan kapron estas tre facile ol fari memekzamenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin