Wang Yi renkontiĝas kun senditoj de EU kaj de ties membroj-landoj

(GMT+08:00) 2019-05-17 20:34:09     Redaktoro:Xiong

La 17an de majo Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, en Pekino renkontiĝis kun senditoj de Eŭropa Unio (EU) kaj de ties 27 membroj-landoj.

Wang Yi diris, ke la komunaj interesoj inter Ĉinio kaj EU estas multe pli grandaj ol la diferencoj en opinioj, kaj ke la du partioj devas kune konservi la fundamendajn principojn de la internaciaj rilatoj kaj la plurflankan komercan mekanismon kaj manenmane evoluigi la homaran civilizacion kaj progresigi la socion.

Senditoj diris, ke EU kaj Ĉinio insistas en plurflankismo kaj libera komerco, ĉar tio ne nur konformas al la interesoj de la du flankoj, sed ankaŭ havas gravan signifon por la stabileco kaj disvolviĝo de la mondo, kaj ke EU tenas aktivan sintenon pri la konstruado de "Zono kaj Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin