Ĉinio: Usona unuflanka eskalado de komerca disputo grave difektas konsiliĝon

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:02:36     Redaktoro:Yu

Patoparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Usono senĉese kaj unuflanke eskaladis komercajn disputojn, kio alportis gravajn malfacilojn al la ĉina-usona komerca intertraktado.

Usono lunde komencis la procedon de plialtigo de aldonaj tarifoj sur ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj.

Gao diris, ke la agado estas tirana konduto de Usono kaj ekstrema premado kontraŭ multflankaj komercaj reguloj. Se la usona flanko insistas pri altigo de tarifoj, Ĉinio devigite reagos. Li diris, ke Ĉinio ne scias la planon de la usona flanko pri konsiliĝo kun Ĉinio. La du flankoj havis malferman kaj konstrueman komunikadon dum la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Tamen estas bedaŭrinde, ke Usono unuflanke eskaladis komercajn disputojn, kio metis obstaklojn al la duflanka konsiliĝo. Gao diris ankaŭ, ke Ĉinio rimarkis, ke varoj, kiuj foriris el Ĉinio antaŭ la 10a de majo kaj atingas Usonon antaŭ la unua de junio, ankoraŭ ĝuos 10-procentan tarifon laŭ la usona deklaro. Sed ĉi tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke la aldonaj tarifoj sur ĉinaj eksportoj al Usono estos validaj ekde la 10a de majo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam oponas unuflankajn tarifajn rimedojn, kaj plialtigo de usonaj tarifoj nur alportos pli da malfaciloj al intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin