Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun turka unua vicministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:05:58     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vizitanta turka unua vicministro pri eksterlandaj aferoj Sedat Onal.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Turkio devas fortigi strategian kunordigon kaj protekti komunajn interesojn de la du landoj kaj ĉiuj aliaj evoluantaj landoj. Wang diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al rilatoj kun Turkio kaj esperas, ke Turkio efektive respektos la kernajn interesojn de Ĉinio en protekto de suvereneco, sekureco kaj unueco de la nacio kaj subtenos Ĉinion en la bato kontraŭ la terorisma forto Orient-Turkestana Organizo per efektivaj agoj.

Onal diris, ke Turkio subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de nacia unueco kaj bato kontraŭ terorismaj fortoj, kaj volas profundigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin