Ĉinio kaj Japanio okazigis 6an altnivelan politikan dialogon

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:13:07     Redaktoro:Yu

Vendrede en la japana gubernio Nagano, Yang Jiechi, membro de la Politka Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj japana konsilisto pri nacia sekureco Shotaro Yachi, kunprezidis la 6an altnivelan politikan dialogon.

Yang diris, ke Ĉinio kaj Japanio havas pli kaj pli vastajn komunajn interesojn, kaj disvolviĝo de la du landoj estas oportuno unu por la alia. Li diris, ke la du landoj devas firme sekvi pozitivan kaj amikan politikon unu por la alia, kaj turni la principon de duflanka kunlabora partnereco kaj ne-minaco unu al la alia en politikon kaj agadon. Li aldonis, ke la ĉina flanko bonvenigas la japanan flankon pli aktive partopreni en kunlaboro de triapartia merkato kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj la du flankoj devas preni interpopolan interŝanĝon kiel ligilon por daŭrigi la tradicion de popola amikeco, pliigi personarajn interŝanĝojn, vaste semi amikecon kaj plibonigi senton inter la du popoloj.

Yachi diris, ke la japana flanko volas labori kun la ĉina flanko por fari bonan preparon por la venontaj gravaj altnivelaj vizitoj por ke ili akiru riĉajn rezultojn kaj eligu pozitivan signalon al la ekstero. Li aldonis, ke Japanio volas profundigi dialogon, interŝanĝojn kaj pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin