Novaĵoj (Majo 17)

(GMT+08:00) 2019-05-17 16:33:31     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al Monda Kongreso pri Intelekto; la Ministerio de Komerco diris, ke la usona unuflanka eskalado de komerca disputo grave difektas konsiliĝon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Tria Monda Kongreso pri Intelekto, kiu malfermiĝis ĵaŭde en la ĉina norda municipo Tianjin.

En la letero, Xi esprimis sian sinceran bonvenon al famaj internaciaj entreprenistoj, industriaj gvidantoj kaj gajnintoj de la Premio Turing, kiuj ĉeestis la kongreson. Xi diris, ke artefarita intelekto (AI) havas gravajn kaj profundajn efikojn sur ekonomian disvolviĝon, socian progreson kaj mondan regadon, kaj ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al novigema evoluigo kaj prenas novan generacion de artefarita intelekto kiel la motoron de scienca kaj teknologia disvolviĝo, industria optimumigo kaj altgradigo, plialtigo de produktiveco, kaj strebado por altkvalita disvolvado.

Xi esprimis esperon, ke partoprenantoj de la kongreso pluigos interŝanĝojn, pliigos konsentojn kaj fortigos kunlaboron por akceli la sanan disvolviĝon de la nova generacio de artefarita intelekto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Usono senĉese kaj unuflanke eskaladis komercajn disputojn, kio alportis gravajn malfacilojn al la ĉina-usona komerca intertraktado.

Usono lunde komencis la procedon de plialtigo de aldonaj tarifoj sur ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj.

Gao diris, ke la agado estas tirana konduto de Usono kaj ekstrema premado kontraŭ multflankaj komercaj reguloj. Se la usona flanko insistas pri altigo de tarifoj, Ĉinio devigite reagos. Li diris, ke Ĉinio ne scias la planon de la usona flanko pri konsiliĝo kun Ĉinio. La du flankoj havis malferman kaj konstrueman komunikadon dum la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Tamen estas bedaŭrinde, ke Usono unuflanke eskaladis komercajn disputojn, kio metis obstaklojn al la duflanka konsiliĝo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam oponas unuflankajn tarifajn rimedojn, kaj plialtigo de usonaj tarifoj nur alportos pli da malfaciloj al intertraktado.

Ĉina vicĉefministro Han Zheng ĵaŭde finis viziton al Kazaĥio, dum kiu li ĉeestis la 12an Astanan Ekonomian Forumon kaj la Duan Ĉina-Kazaĥan Forumon pri Loka Kunlaboro.

Dum la tritaga vizito, Han, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev.

Han diris, ke sub la gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-kazaĥa ampleksa strategia partnereco rapide disvolviĝis, ilia politika reciproka fido profundiĝis kaj duflanka kunlaboro atingis la plej altan nivelon en la historio. Li diris ankaŭ, ke komuna konstruado de la Zono kaj Vojo fariĝis la ĉefa temo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj la du flankoj faris gravan progreson en akordigo de evoluigaj strategioj, starigo de kunlaboraj mekanismoj kaj efektivigo de gravaj projektoj.

Vendrede en la japana gubernio Nagano, Yang Jiechi, membro de la Politka Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj japana konsilisto pri nacia sekureco Shotaro Yachi, kunprezidis la 6an altnivelan politikan dialogon.

Yang diris, ke la du landoj devas firme sekvi pozitivan kaj amikan politikon unu por la alia, kaj turni la principon de duflanka kunlabora partnereco kaj ne-minaco unu al la alia en politikon kaj agadon. Li aldonis, ke la ĉina flanko bonvenigas la japanan flankon pli aktive partopreni en kunlaboro de triapartia merkato kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj la du flankoj devas preni interpopolan interŝanĝon kiel ligilon por daŭrigi la tradicion de popola amikeco, pliigi personarajn interŝanĝojn, vaste semi amikecon kaj plibonigi senton inter la du popoloj.

Yachi diris, ke la japana flanko volas labori kun la ĉina flanko por fari bonan preparon por la venontaj gravaj altnivelaj vizitoj por ke ili akiru riĉajn rezultojn kaj eligu pozitivan signalon al la ekstero. Li aldonis, ke Japanio volas profundigi dialogon, interŝanĝojn kaj pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vizitanta turka unua vicministro pri eksterlandaj aferoj Sedat Onal.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Turkio devas fortigi strategian kunordigon kaj protekti komunajn interesojn de la du landoj kaj ĉiuj aliaj evoluantaj landoj. Wang diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al rilatoj kun Turkio kaj esperas, ke Turkio efektive respektos la kernajn interesojn de Ĉinio en protekto de suvereneco, sekureco kaj unueco de la nacio kaj subtenos Ĉinion en la bato kontraŭ la terorisma forto Orient-Turkestana Organizo per efektivaj agoj.

Onal diris, ke Turkio subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de nacia unueco kaj bato kontraŭ terorismaj fortoj, kaj volas profundigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio.

Helpanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Jun kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Vershinin ĵaŭde konsiliĝis pri plurflankaj aferoj en Moskvo. La du flankoj interŝanĝis opiniojn kaj atingis vastan konsenton pri ĉina-rusa strategia kunlaboro en plurflanka kampo kaj pri tutmonda regado, internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj kaj kunlaboro de BRICS-landoj.

Zhang diris, ke en la tuta mondo, unuflankeco jam fariĝis la fonto de nestabileco kaj necerteco. Ĝi influas la mondan ekonomion, la internacian ordon kaj la plej malaltan moralan normon. La internacia komunumo pli kaj pli klare konscias la malutilecon de la unuflankeco. Ĉinio volas labori plu kun Ruiso por sekvi la principon, firme konservi multflankecon, la liberan, malferman kaj nediskriminacian multflankan komercan sistemon, la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĉe la kerno kaj la internacian justecon.

Vershinin diris, ke la rusa flanko opinias, ke unuflankeco, kiu malobeas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, estas neakceptebla. La rusa flanko volas labori kun Ĉinio por fortigi kunordigon en ĉiuj kampoj, subteni la multflankecon, protekti la pozicion de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj defendi la fundamentan principon de internacia leĝo kaj normojn de internacia rilato.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke Usono ne volas militi kun Irano.

Trump diris tion al raportistoj antaŭ renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de la Svisa Federacio Ueli Maurer en la Blanka Domo. Tiutage, ankaŭ la ĵurnalo New York Times citis parolojn de pluraj anonimaj oficialuloj en sia raporto, dirante, ke merkrede en interna kunveno de la Blanka Domo, Trump diris al aganta usona ministro pri defendo Patrick Shanahan, ke li ne volas lanĉi militon kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin