Ĉinio kaj Rusio konsiliĝis pri plurflankaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:18:02     Redaktoro:邱杰明

Helpanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Jun kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Vershinin ĵaŭde konsiliĝis pri plurflankaj aferoj en Moskvo. La du flankoj interŝanĝis opiniojn kaj atingis vastan konsenton pri ĉina-rusa strategia kunlaboro en plurflanka kampo kaj pri tutmonda regado, internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj kaj kunlaboro de BRICS-landoj.

Zhang diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Vladimir Putin, nun la duflankaj rilatoj subtenas fortan tendencon de disvolvado kaj estas plej bonaj en sia historio. Li diris, ke la du flankoj devas efektivigi la konsentojn, kiujn atingis la du ŝtatestroj, fortigi strategian kunlaboron en plurflanka kampo, firme defendi fundamentajn interesojn de la du landoj kaj konservi pacon de la mondo.

Zhang diris ankaŭ, ke en la tuta mondo, unuflankeco jam fariĝis la fonto de nestabileco kaj necerteco. Ĝi influas la mondan ekonomion, la internacian ordon kaj la plej malaltan moralan normon. La internacia komunumo pli kaj pli klare konscias la malutilecon de la unuflankeco. Ĉinio volas labori plu kun Ruiso por sekvi la principon, firme konservi multflankecon, la liberan, malferman kaj nediskriminacian multflankan komercan sistemon, la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĉe la kerno kaj la internacian justecon.

Vershinin diris, ke la rusa flanko opinias, ke unuflankeco, kiu malobeas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, estas neakceptebla. La rusa flanko volas labori kun Ĉinio por fortigi kunordigon en ĉiuj kampoj, subteni la multflankecon, protekti la pozicion de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj defendi la fundamentan principon de internacia leĝo kaj normojn de internacia rilato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin