Internacia komunumo maltrankvilas pri negativa influo de ĉina-usona komerca disputo sur monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-05-18 14:27:12     Redaktoro:Yu

Antaŭ nelonge, la usona registaro deklaris plialtigi de 10% ĝis 25% la aldonitajn tarifojn sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj varoj ekde la 10a de majo 2019. Personoj de politika, komerca kaj amademia rondoj de Usono kaj la internacia komumuno estas maltrankvilaj pri negativa influo de la usona decido sur la tutmonda ekonomio.

Greg Hughes, eksa prezidanto de la Ĉambro de Reprezentanto de la usona ŝtato Utaho, diris, ke Ĉinio estas unu el la gravaj ĉeneroj de la monda industrio, kaj Utaho ne povas disvolviĝi sen Ĉinio, ĉar pli kaj pli multaj entreprenoj kaj individuoj en Utaho opinias, ke necesas konservi bonajn rilatojn kun Ĉinio, inkluzive de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.

Franca ministro pri financo Bruno Le Maire atentigis, ke komerca milito rezultigas nur malgajnon de ĉiu rilataj partioj, kaj neniu implikita en la komerca milito povas esti sendifekta. Li aldonis, ke la ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter Usono kaj Ĉinio grave minacos la kreskon de la monda ekonomio kaj rekte reduktos la cirkuladon de varoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin