Ĉina delegito eksplikis solenan kaj justan pozicion de Ĉinio pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj disputoj

(GMT+08:00) 2019-05-18 15:13:05     Redaktoro:Yu

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, prezidis gazetaran konferencon pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj vendrede en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, resumante la ĉina-usonan konsiliĝon de post la usona unuflanka eskalado de la disputoj en marto de 2018. Li klarigis la faktojn, deklaris la pozicion de Ĉinio kaj refutis la senkaŭzajn akuzojn de Usono. La konferencon ĉeestis reprezentantoj de pli ol cent membroŝtatoj de la UN kaj internaciaj organizoj.

Ma diris, ke en la 1a de decembro 2018, dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono atingis gravan konsenton, ke la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia. Ili pozitive taksis la lastatempan pozitivan kaj efikan konsiliĝon inter ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj, opiniante, ke sanaj kaj stabilaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo. La du flankoj poste okazigis serion da konsiliĝoj. La ĉina flanko delonge persisti ĉe la opinio solvi disputojn per dialogo kaj ĉiam malfermis la pordon de intertraktado. Sed spite al la sincereco de la ĉina flanko kaj la principo de egaleco kaj reciproka profito, la usona flanko komencis ekstreman premadon kontraŭ Ĉinio kaj montris grandan postulemon, eskaladante la komercan konflikton.

Ma montris, ke ĉina-usonaj rilatoj estas tre gravaj, kaj la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas balastoj kaj stabiligiloj de la duflankaj rilatoj, ĉar ili tuŝas ne nur la duflankajn rilatojn, sed ankaŭ pacon kaj prosperon de la mondo.

Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj klopodos plu kaj iros vidalvide por solvi siajn raciajn zorgojn kaj atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka respekto kaj egaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin