Ĝenerala vicdirektoro: Usono bezonas Huawei

(GMT+08:00) 2019-05-18 15:49:59     Redaktoro:Yu

La usona ĵurnalo New York Times vendrede aperigis artikolon de Chen Lifang, ĝenerala vicdirektoro de la ĉina firmao Huawei. Chen diris, ke Usono bezonas Huawei, kaj la usona malpermeso kontraŭ Huawei povas nur redukti novigon kaj konkurencon, plialtigi prezojn, kaj malhelpi al usonaj konsumantoj kaj kompanioj akiri plej progresintan telekomunikan teknologion de la mondo, sed ne povas fari la usonan reton pli sekura.

Chen diris en sia artikolo sub la titolo "Usono bezonas Huawei", ke usona prezidento merkrede subskribis administran dekreton, anoncante nacian krizostaton, por malpermesi al Huawei vendi siajn ekipaĵojn en Usono. Ankaŭ la usona Ministerio de Komerco malhelpas al Huawei aĉeti komponantojn kaj teknologiojn de usonaj kompanioj sen aprobo de la usona registaro. Ŝi diris, ke Huawei ĉiujare aĉetis pli ol 11 miliardojn da dolaroj da usonaj produktoj kaj servoj, kaj la malpermeso al ekipaĵoj de Huawei perdigos al Usono dekmilon da laborpostenoj.

La artikolo diris, ke la administra dekreto de usona prezidento kaj la decido de la usona Ministerio de Komerco celas malebligi malicajn retajn atakojn. Tiu ĉi celo reflektas la fakton, ke la monda telekomunika reto estas facile atakita, kaj retaj atakoj eble povas difekti produktojn de iu ajn epikaĵa liveranto. La artikolo atentigis, ke se la Blanka Domo kaj la usona Ministerio de Komerco vere deziras protekti sian interretan sekurecon, ili ne devas direti la rimedojn kontraŭ iuj kompanioj, sed devas starigi ampleksan administron pri riskoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin