Ĉinio esperas pluan efektivigon de irana nukela interkonsento

(GMT+08:00) 2019-05-18 18:29:22     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio esperas labori kun la irana flanko por forigi komplikajn ĝenajn faktorojn kaj fari klopodojn por la plena efektivigo de la irana nuklea interkonsento.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif. Li diris,ke Ĉinio firme oponas unuflankajn sankciojn kaj la tiel nomatan "long-brakan jurisdikcion" altruditajn de Usono al Irano. Li promesis konservi la Komunan Ampleksan Agadplanon, ankaŭ konatan kiel la Irana nuklea interkonsento, kaj protekti la aŭtoritaton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Iranon aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj esperas plifortigi reciprokprofitan kunlaboron.

Zarif laŭdis Ĉinion pro ĝia grava rolo en defendo de la irana nuklea interkonsento kaj ĵuris fortigi duflankan kaj plurflankan kunordigon por protekti multflankecon kaj komunajn interesojn de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin