Wang Yi telefone interparolis kun Mike Pompeo

(GMT+08:00) 2019-05-19 15:10:55     Redaktoro:祃璟琳

Sabate ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi invitite telefone parolis kun usona ŝtata sekretario Mike Pompeo.

Wang diris, ke lastatempe Usono prenis agojn kaj asertojn, kiuj damaĝis la interesojn de Ĉinio en kelkaj flankoj, inkluzive de politika premado al normala administrado de ĉinaj entreprenoj. Ĉinio firme oponas tion kaj urĝis la usonan flankon ne troe malproksimiĝi kaj preni rimedojn kiel eble plej frue por eviti pluan damaĝon al la rilatoj inter la du landoj.

Wang akcentis, ke Ĉinio jam definitive esprimis sian oponon kontraŭ agoj kaj asertoj de Usono pri Tajvano kaj urĝis Usonon serioze observi la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono, prudente trakti la demandon rilatan al Tajvano.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri koncernaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin