Internacia Konferenco pri Artefarita Intelekto kaj Edukado aprobis Pekinan Interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-05-19 15:20:33     Redaktoro:祃璟琳

Sabate en Pekino fermiĝis la Internacia Konferenco pri Artefarita Intelekto kaj Edukado. Preskaŭ 500 reprezentantoj el pli ol 100 landoj kaj pli ol 10 internaciaj organizoj kunvenis por diskutis pri estonta disvolvado de tutmonda edukado kaj aprobis la Pekinan Interkonsenton kiel la frukto.

La ĉeftemo de la konferenco estas "Planigi edukadon de la epoko de artefarita intelekto: Gvidi kaj transpasi".

La Pekina Interkonsento diras, ke ĉiuj landoj devas ellabori koncernajn politikojn por antaŭenpuŝi sisteman kunfandon de artefarita intelekto kun edukado, instruado kaj lernado, rapidigi konstruadon de malferma kaj fleksebla eduka sistemo kun artefarita intelekto kaj akceli dumvivan lernadon justan, altkvalitan kaj konvenan al ĉiuj homoj

Stefania Giannini, reprezentanto de ĝenerala direktoro de UNESKO diris en la fermiĝo, ke UNESKO alvokis, ke ĉiuj landoj prenos malfermiĝon kaj kunlaboron anstataŭ konkurenco por fortigi ĝuadon de scioj, resursoj kaj instrumentoj pri artefarita intelekto kaj fortigi kunlaboron inter pluraj partnerecoj kaj departementoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin