Kunveno de komercaj ministroj de APEK akcentis protekton de plurflanka komerca sistemo

(GMT+08:00) 2019-05-19 16:50:55     Redaktoro:祃璟琳

Sabate en Viña del Mar fermiĝis la 25a kunveno de komercaj ministroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la komuna deklaro publikigita post la kunveno akcentis protekton de plurflanka komerca sistemo.

La deklaro promesis rapidigi realigon de Celoj de Bogor, krei liberan kaj malferman medion de komerco kaj investado en azi-pacifika regiono kaj profundigi ekonomian integriĝon de la regiono. La ekonomioj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro konfirmis konstribuojn de la Monda Komerca Organizo pri la internacia komerco kaj konsentis preni necesajn agojn por reformi la funkciadon de la Monda Komerca Organizo.

La neoficial konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro de 2019 okazos en Ĉilio novembre.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin